fsfe-website/pdfreaders/os.eo.xhtml

51 lines
4.0 KiB
HTML

<?xml version="1.0" encoding="utf-8" ?>
<html>
<version>1</version>
<head>
<title>Prenu liberan PDF-legilon!</title>
</head> <body>
<h2>Malfermitaj Normoj kaj PDF</h2>
<p>
En 1993 Adobe Systems kreis la dokumentformon PDF kaj tio estas eldonita kiel kelkaj versioj ekde tiam. Normoj sur bazo de subaroj de la PDF-specifoj ili ankaŭ publikigis. Sube sekvas liston de PDF-versioj kaj sia statuso kiel <a href="/freesoftware/standards/def.html">Malfermita Normo (angle)</a>.
</p>
<h2>Plej gravaj versioj de PDF</h2>
<h3>PDF-versioj pli frue ol 1.7</h3>
<p>Kvankam specifoj estis haveblaj, propraj PDF-versioj de Adobe neniam estis prezentitaj al ISO aŭ rekonitaj kiel Malfermitaj Normoj. Tamen, kelkaj Malfermitaj Normoj estis bazitaj de subaroj de ĉi tiuj versioj kaj estas aprobitaj de ISO. Vidu sube por pliaj informoj pri la malsamaj subaroj de PDF-specifoj.</p>
<h3>PDF 1.7 (2006)</h3>
<p>PDF 1.7 estas Malfermita Normo, aprobita kiel <a href="http://www.iso.org/iso/iso_catalogue/catalogue_tc/catalogue_detail.htm?csnumber=51502">ISO 32000-1:2008</a>. Oni devus rimarki ke kvankam Adobe Systems permesas tantiemoliberan uzon de PDF 1.7, aliaj firmaoj tenas patentojn kiuj eble aŭ eble ne kontraŭas la normon. Vidu sube por pliaj informoj pri la patento-asertoj pri PDF.</p>
<h3>PDF 1.7, Pliiga Nivelo 3 de Adobe (2008)</h3>
<p>La plivastigoj ne estas parto de ISO-32000 sed povas esti proponitaj en la sekva revizio de la dosierformo.</p>
<h2>Subaroj de PDF</h2>
<h3>PDF/X</h3>
<p>La PDF/X-specifon, origine baziĝita de PDF 1.2 kaj poste kelkfoje reviziita, faris la Komisio de Grafikaĵ-Art-Teknologi-Normoj de Usona Nacia Normoj-institucio (ANSI). Unue tio funkcias kiel koloro-fidebla dokument-interŝanĝo-formo por presado. Ĉiuj de iliaj nuntempe ISO-aprobitaj variantoj kvalifas kiel Malfermitaj Normoj kaj estas publikigitaj kiel ISO 15930:</p>
<ul>
<li>PDF/X-1a:2001, baziĝita sur PDF 1.3 kaj aprobita kiel <a href="http://www.iso.org/iso/iso_catalogue/catalogue_tc/catalogue_detail.htm?csnumber=29061">ISO 15930-1:2001</a></li>
<li>PDF/X-1a:2003, revizio de PDF/X-1a:2001, baziĝita sur PDF 1.4 kaj aprobita kiel <a href="http://www.iso.org/iso/iso_catalogue/catalogue_tc/catalogue_detail.htm?csnumber=39938">ISO 15930-4:2003</a></li>
<li>PDF/X-2, aprobita kiel ISO 15930-2</li>
<li>PDF/X-3:2002, baziĝita sur PDF 1.3 kaj aprobita kiel <a href="http://www.iso.org/iso/iso_catalogue/catalogue_tc/catalogue_detail.htm?csnumber=34941">ISO 15930-3:2002</a></li>
<li>PDF/X-2:2003, plivastigo de PDF/X-3:2002, aprobita kiel <a href="http://www.iso.org/iso/iso_catalogue/catalogue_tc/catalogue_detail.htm?csnumber=39939">ISO 15930-5:2003</a></li>
<li>PDF/X-3:2003, revizio de PDF/X-3:2002, baziĝita sur PDF 1.4 kaj aprobita kiel <a href="http://www.iso.org/iso/iso_catalogue/catalogue_tc/catalogue_detail.htm?csnumber=39940">ISO 15930-6:2003</a></li>
<li>PDF/X-4:2008, aprobita kiel 1.6 kaj aprobita kiel <a href="http://www.iso.org/iso/iso_catalogue/catalogue_tc/catalogue_detail.htm?csnumber=42876">ISO 15930-7:2008</a></li>
<li>PDF/X-5:2008, baziĝita sur PDF 1.6 kaj aprobita kiel <a href="http://www.iso.org/iso/iso_catalogue/catalogue_tc/catalogue_detail.htm?csnumber=42877">ISO 15930-8:2008</a></li>
</ul>
<h3>PDF/A</h3>
<p>PDF/A estas subaro de PDF 1.4 specife farita por arkivaj celoj. Ĝi kvalifas kiel Malfermita Normo kaj estas aprobita kiel <a href="http://www.iso.org/iso/catalogue_detail?csnumber=38920">ISO 19005-1:2005</a>.</p>
<h3>PDF/E</h3>
<p>PDF/E estas subaro de PDF 1.6 specife farita por teknikaj grafikoj. Ĝi kvalifas kiel Malfermita Normo kaj estas aprobita kiel <a href="http://www.iso.org/iso/iso_catalogue/catalogue_tc/catalogue_detail.htm?csnumber=42274">ISO 24517-1:2008</a>.</p>
<h3>Patentpretendoj</h3>
<p>Kvankam Adobe Systems permesas tantiemoliberan uzon de iu ajn patentoj de la PDF-formo, en iu ajn apliko kiu uzas la PDF-specifojn, aliaj firmaoj havas patentojn kiuj povus limi la malfermitecon de la normo se devigata.</p>
</body> </html>